archive

Friday, March 27, 2009

A Warning

It is clear to me now that my efforts here are insufficiently appreciated. Therefore I am converting this blog into a platform for Esperanto, the world's preeminent international auxiliary language. This policy will remain in effect until the parasitical readership of Forgotten Prophets -- now Forgesitajn Profetojn -- learns its damn lesson and pays me the due that I'm, uh, due.

So, the following is the first entry under this new order. It is my translation of Edgar Allen Poe's The Fall of the House of Usher. I can keep this up much longer than you can, so you had better start sending me those begging and highly-appreciative emails. I mean it.

LA FALO DE UŜERO-DOMO
Dum la tuta daŭro de teda, malhela, sensona tago en la aŭtuno de la jaro, kiam la nuboj pendis preme kaj malalte en la ĉielo, mi pasis sola, sur ĉevalo, tra malkutime morna kamparregiono; kaj finfine min trovis, dum estiĝis la vesperaj ombroj, ĉe vidpunkto pri la melankolia Uŝero-Domo. Mi malscias la kialon de tio—sed je la unua ekvido pri la konstruaĵo, sento de netolerebla malfeliĉo invadis mian spiriton. Mi diras "netolerebla" ĉar trankviligis tiun senton nenia duonplezuriga (ĉar poezia) sensaco kiun kutime registras la menso alfronte al la plej severaj naturaj bildoj pri sovaĝeco aŭ teruro. Mi rigardis la scenon antaŭ mi—la nuran domon kaj la simplajn pejzaĝtrajtojn de la bieno—la mornajn murojn—la malplenajn okulaspektajn fenestrojn—kelkajn fetorajn kareksojn—kaj kelkajn blankajn trunkojn de putrintaj arboj—kun nepra depremo de animo kiun mi scipovas kompari kun nenia surtera sensaco pli taŭge ol kun la postrevo de opiofestinto—la amara replonĝo en ĉiutagan vivadon—la malbelega forfalo de la vualo. Ekestis glaciiĝo, sinkado, malsaniĝo de la koro—senkompensa morneco de pensado kiun sukcesis survojigi ĝis sublimeco nenia premego de la imagpovo. Kio—mi paŭzis por primediti la temon—kio min tiom maltrankviligis dum mi rigardis Uŝero-Domon? Estis mistero nepre nesolvebla; cetere mi malsukcesis barakti kun la ombraj fantazioj kiuj min kunpremis dum mi meditadis. Mi devis min turni al la maltaŭga konkludo ke, dum sendube ja ekzistas kombinoj de tre simplaj naturaj objektoj havantaj la povon nin tiel afekcii, tamen la analizo de tiu povo nombriĝas inter konsideradoj preterpasantaj nian komprenon. Eblas, mi pensis, ke simpla malsama aranĝo de la trajtoj de la sceno, de la detaloj de la bildo, sufiĉos por aliigi aŭ eĉ entute nuligi ties kapablon fari malfeliĉan efekton; kaj, responde al tiu hipotezo, mi bridrimenis mian ĉevalon ĉe la kruta bordo de nigra kaj nebularda lageto kuŝanta en senbrua heleco apud la loĝejo kaj subenrigardis—sed kun tremego eĉ pli ekscitanta ol antaŭe—la rearanĝitajn kaj inversigitajn bildojn pri la griza karekso kaj la makabraj arbotrunkoj kaj la okulsimilaj fenestroj.

Tamen en ĉi tiu domego de morneco mi nun celis gastadi dum kelkaj semajnoj. Ĝia proprietanto, Roderiko Uŝero, estis unu el miaj plej intimaj amikoj dum nia knabeco; tamen multaj jaroj forpasis ekde nia lasta renkontiĝo. Letero, tamen, atingintis min en fora regiono de la lando—letero de li—kiu, pro sia senbride petema karaktero, invitis nur vivpersonan respondon. La manuskripto vidigis indicojn pri nervoza maltrankvilo. La leterinto priparolis seriozegan korpan malsanon—mensan malsanon kiu lin premas—kaj pri sincera deziro vidi min, kiel lian plej bonan, kaj efektive solan amikon, kun la celo, pere de la plezuro de mia kompanio, iom malpligrandigi lian malsanon. Estis la maniero en kiu diritis ĉio tio, kaj multe pli—estis la ŝajna koreco kiu akompanis la peton—kiu malpermesis min heziti; rezulte mi obeis tujege kion mi daŭre konsideris ege malkutima alvoko.

Kvankam, kiel knaboj, ni estis eĉ intimaj kunirantoj, mi malmulte sciis tamen pri mia amiko. Lia distancemo estis ĉiam ekscesa kaj konstanta. Mi konsciis tamen ke lia ege antikva familio estis fama, jam en forpasintaj epokoj, por aparta sensivo de temperamento sin montranta, dum longaj periodoj, en multaj verkoj de laŭdeginda arto kaj, pli lastatempe, en ripetitaj faroj de malavarega sed senfanfarona almozo, kaj cetere en pasia sindediĉo al la komplikaĵoj, eble eĉ pli ol al la tradiciaj kaj facile rekoneblaj belecoj, de la muzikaj sciencoj. Mi eksciis ankaŭ la ege rimarkindan fakton ke la tigo de la Uŝera gento, kvankam ĝuante longtempajn honorojn, neniam fondis daŭran branĉon; alivorte, ke la tuta familio sin limigis al rekta devenlinio kaj ĉiam, krom ege malgravaj kaj ege provizoraj varioj, ade sin limigas tiel. Estis tiu manko, mi konsideris, primeditante la perfektan mantenadon de la lokalo kaj la agnoskatan karakteron de la gento, kaj spekulativante pri la ebla influo kiun la unua, dum la longa preterpaso de jarcentoj, povintus trudi al la alia—estis tiu manko, eble, de akcesora idaro, kaj la rezultinta sendevia transdono, de patro al filo, de la hereda posedaĵo kun la nomo, kiu, finfine, tiomagrade kunidentigis la du ke la origina nomo de la bieno aliiĝis en la kuriozan kaj dubasencan nomon "Uŝero-Domo"—nomon ŝajnantan ampleksi en la mensoj de la kamparanaro ĝin uzanta, kaj la familion kaj la familian domon.

Mi diris ke la sola rezulto de mia iom knabeca eksperimento—mia subenrigardado en la lageton—estis pliprofundigo de la unua malkutima efekto. Estas sendube ke la konscio pri la rapida pligrandigo de mia superstiĉo—ĉar kial mi hezitu ĝin nomi tia?—utilis ĉefe por plirapidigi tiun pligrandigon mem. Jam de longa tempo mi konscias ke tia estas la paradoksa leĝo pri ĉiuj sentoj bazitaj sur la teruro. Kaj eble pro tiu sola kialo okazis ke, kiam denove mi levis la rigardon ĝis la domo mem, for de ties bildo en la lageto, ekkreskis en mia menso stranga fantazio—fantazio tiel ridinda ke mi konsentas ĝin mencii nur por elmontri la viglan forton de la sensacoj kiuj min premis. Mi tiel aktivigintis mian imagpovon ke mi komencis pensi efektive ke super la tutaj domego kaj bieno pendas etoso propra nur al ili kaj al ilia ĉirkaŭejo—etoso havanta nenian rilaton kun la aero de la ĉielo, sed leviĝinta el la putrintaj arboj kaj la griza muro kaj la silenta lageto—pesta kaj mistika vaporo, malhela, malenergia, apenaŭ videbla, plumba.

Forskuinte de sur mia spirito tion kio povintus esti nur sonĝo, mi rigardis pli proksimdetale la veran aspekton de la konstruaĵo. Ĝia ĉefa trajto ŝajnis esti tiu de ekscesa antikveco. La miskoloriĝo kaŭzita de la forpasintaj epokoj estis granda. Etaj fungoj sin sternintis sur la tutan eksteraĵon kaj pendis el la aleroj en subtila, implikita retaĵo. Malgraŭ tio videblis tamen nenia eksterordinara kadukeco. Forfalintis nenia parto de la masonaĵo; kaj ŝajnis esti sovaĝa malkonformeco inter ties daŭre perfekta kunligo de eroj kaj la dispeciĝanta stato de la unuopaj ŝtonoj. Tiurilate la situacio multe memorigis al mi la ŝajnigan tutecon de malnova lignaĵo putrinta dum longaj jaroj en iu forgesita kelo sen difektiĝi pro la interrompa spirado de la ekstera aero. Krom tiu indikaĵo pri vastskala putreco, tamen, la konstruaĵo elmontris malmultajn signojn pri malstabileco. Eble la rigardo de kontrolanta observanto konstatintus apenaŭ percepteblan fendeton, kiu, etendiĝante ekde la tegmento de la domo sur la fasado, estigis vojon suben laŭ la muro en zigzaga direkto, ĝis sin perdigi en la morozajn akvojn de la lageto.

Rimarkinte tiujn aspektaĵojn, mi rajdis trans mallongan digvojon ĝis la domo. Atendanta servanto ricevis mian ĉevalon kaj mi eniris la gotikan arkopasejon de la halo. Ŝtelpaŝa valeto kondukis min de tie, en silento, tra multaj malhelaj kaj kompleksaj koridoroj ĝis la laborejo de sia mastro. Multe da tio kion mi renkontis survoje helpis, mi malscias kiel, pligrandigi la malklarajn sentojn pri kiuj mi jam parolis. Dum la objektoj min ĉirkaŭantaj—dum la ĉizaĵoj de la plafonoj, la sombraj tapiserioj sur la muroj, la ebona nigreco de la plankoj, kaj la fantasmagoriaj armoriaj trofeoj kiuj klakadis dum mi preterpasis, estis nur aferoj al kiuj, aŭ similaj al tiuj al kiuj mi jam alkutimiĝis ekde mia infaneco—dum mi malkuraĝis malagnoski kiom konata estas ĉio tio—tamen mi miris ekkonsciante kiom malkonataj estas la fantazioj kiujn estigis tiuj kutimaj bildoj. Sur unu el la ŝtuparoj mi renkontis la familian kuraciston. Lia mieno, mi pensis, elmontris kunmiksitan aspekton de malnobla ruzado kaj perplekseco. Li salutis min timege kaj preterpasis. Ĵetgeste nun la servanto malfermis pordon kaj min kondukis antaŭ sian mastron.

La ĉambro en kiu mi min trovis estis ege granda kaj alta. La fenestroj estis longaj, mallarĝaj kaj pintigitaj kaj situis tiom for disde la nigra kverka planko ke nepre maleblis ilin atingi de interne. Malfortaj briletoj de ruĝigita lumo malfermis vojon tra la pergoligitaj vitroj kaj helpis sufiĉe distingigi la plej elstarantajn objektojn de la ĉirkaŭejo; la rigardo penadis sensukcese tamen atingi la plej malproksimajn angulojn de la ĉambro kaj la kaŝanguletojn de la volbigita kaj fretigita plafono. Malhelaj drapaĵoj surpendis la murojn. La ĝenerala meblaro estis abunda, senkomforta, antikva kaj ĉifona. Multaj libroj kaj muzikiloj ĉirkaŭkuŝis en sporada aranĝo, sed sen vigligi la scenon. Mi sentis min kvazaŭ enspiri etoson de malĝojo. Aspekto de severa, profunda kaj nereaĉetebla melankolio surpendis kaj trapenetris ĉion.

Je mia eniro, Uŝero stariĝis el sofo sur kiu li kuŝis plenlonge kaj min salutis kun vigla varmeco kiu enhavis, laŭ mia unua takso, iom troigitan afablecon—la retenitan agon de enuigita mondcivitano. Ekrigardeto tamen sur lian vizaĝon min konvinkis pri lia nepra sincereco. Ni sidiĝis kaj dum kelkaj momentoj, dum li diris nenian vorton, mi lin spektadis kun sento duonkompata, duonmira. Efektive, neniam antaŭe viro tiom multe ŝanĝiĝis en tiom mallonga periodo kiom Roderiko Uŝero! Nur malfacile mi sukcesis rekoni en la pala estaĵo sidanta antaŭ mi la kunulon de mia frua knabeco. Tamen la karaktero de lia vizaĝo estintis en ĉiuj momentoj rimarkinda. Kadavera haŭtkoloro; okuloj grandaj, likvaĵaj, preterkompare lumaj; lipoj iom maldikaj kaj ege palaj, sed havantaj belegan kurbiĝon; nazo de delikata hebrea formo, sed kun larĝeco de spirtruoj malkutima en similaj korperoj; gracie muldita mentono, indikanta pro sia manko de prominenco mankon de morala energio; hararo de pli ol retaspekta moleco kaj maldenseco; tiuj trajtoj, kun preterkutima etendiĝo super la regionoj de la tempio, kunkonsistigis vizaĝon malfacile forgesotan. Kaj nun en la nura troigo de la reganta karaktero de tiuj trajtoj, kaj de la mieno kiun ili kutimis elmontri, vidiĝis tioma ŝanĝiĝo ke mi malcertis al kiu mi parolis. La nun makabra paleco de la haŭto, kaj la nun mirakla heleco de la okuloj, antaŭ ĉio surprizis kaj eĉ mirigis min. Cetere la silkan hararon li permesintis kreski senatente, kaj dum, en sia sovaĝa filandra teksturo, ĝi ne falis, sed ŝvebis ĉirkaŭ la vizaĝo, mi malscipovis, eĉ strebegante, rilatigi tiun arabeskan mienon kun iu ajn koncepto pri simpla humaneco.

En la maniero de mia amiko tujege mirigis min ioma nekohereco, ioma nekonstanteco; kaj baldaŭ mi konsciis ke tio fontas el sinsekvo da malfortaj kaj malutilaj baraktoj supervenki kutiman trepidadon—troabundan nervozan maltrankvilon. Por io de tiu speco efektive jam min pretigis ne nur lia letero, sed ankaŭ memoraĵoj pri kelkaj knabecaj trajtoj, kaj konkludoj estigitaj de liaj strangaj fizika strukturo kaj temperamento. Lia farado estis alterne viveca kaj paŭta. Lia voĉo ŝanĝiĝis rapide de trema hezitado (kiam liaj animalaj spiritoj ŝajnis stari en nepra kadukeco) al tiu speco de energia precizado—tiu abrupta, peza, senurĝa, kavernsona eldirmaniero—tiu plumba, memekvilibrita kaj sendifekte modulita guturala eldirarto kiun ni konstatas ĉe la perdita ebriulo aŭ la malrevalorigebla opimanĝanto, dum la periodoj de lia plej intensa ekscitiĝo.

Estis tial ke li parolis pri la celo de mia vizito, pri sia sincera deziro vidi min, kaj la konsolo kiun li atendis ke mi liveru al li. Li diskutis, iom longadetale, kion li konsideris esti la karaktero de lia malsano. Temis, li diris, pri konstitucia kaj familia malico pri kiu li malesperas malkovri solvon—simpla nervoza kondiĉo, li aldonis tujege, kiu baldaŭ sendube forpasos. Tio sin elmontris en arego da kontraŭnaturaj sensacoj. Kelkaj el tiuj, dum li priskribis ilin, min interesis kaj mistifikis; kvankam, eble, la terminoj kaj la ĝenerala maniero de la rakontado min surpezis. Li multe suferis pro morba akreco de la sensoj; nur la plej sensaporaj manĝaĵoj tolereblis al li; lia korpo konsentis surporti nur vestaĵojn havantajn specialan teksturon; lin ĝenis la odoroj de ĉiuj floroj; torturis liajn okulojn eĉ la plej malforta lumo; kaj nur kelkaj apartaj sonoj, tiuj de kordinstrumentoj, malsukcesis plenigi lin je hororo.

De anomalia terurspecio mi taksis lin servodevigita sklavo. "Mi pereos," li diris, "devige mi pereos en tiu lamentinda frenezio. Tiel, tiel, kaj en nenia alia maniero, mi finperdiĝos. Mi timegas la eventojn de la estonteco, ne pro ili mem, sed pro iliaj rezultoj. Mi tremegas antaŭ la penso pri iu ajn okazontaĵo, eĉ la plej sensignifa, povonta estigi premon sur tiun netolereblan maltrankvilon de animo. Mi spertas, efektive, nenian malamon al danĝero, krom rilate al ties nepra rezulto—teruro. En tiu senkuraĝa—en tiu bedaŭrinda stato—mi pensas ke baldaŭ aŭ post baldaŭ alvenos la periodo kiam necesos ke mi forlasu mian vivon kaj mian mensan sanon kune, okaze de iu lukto kun la makabra fantomo: TIMO."

Mi eksciis, aldone, iom post iom, kaj pere de interrompitaj kaj dubasencaj indicoj, ceteran malkomunan trajton de lia mensa stato. Katenis lin kelkaj superstiĉaj efektoj rilate al la domo kiun li enloĝis kaj kiun, jam de multaj jaroj, li neniam eliris—pro influo kies supozita potenco li priskribis al mi en terminoj tro malklaraj por ke mi ilin ripetu ĉi-tie—influo efektivigita sur lian spiriton, rezulte de longa suferado, li diris, far kelkaj strangaĵoj de la nuraj formo kaj substanco de lia familia domego—efekto kiun la fizika aspekto de la grizaj muroj kaj turetoj, kaj de la malklara lageto kiun enrigardis tiuj ĉiuj, trudis finfine al la spirito de lia ekzisto.

Li agnoskis tamen, kvankam hezite, ke granda parto de la stranga malĝojo kiu lin tiel torturis devenis sendube de pli natura kaj ege pli palpebla fonto—de la severa kaj longe daŭranta malsano—efektive de la verŝajne okazonta dissiĝo—de tenere amata fratino—lia sola kunestanto dum longaj jaroj—lia lasta kaj sola parenco en la mondo. "Ŝia forpaso," li diris, kun amareco kiun neniam mi forgesos, "lin postlasos (lin la senesperan kaj la malfortan) la lasta de la antikva Uŝero-gento." Dum li parolis, Damo Madelino (ĉar tiel ŝi nomiĝis) trapasis malrapide foran parton de la ĉambro kaj, sen konscii pri mia ĉeesto, malaperis. Mi rigardis ŝin kun nepra surprizo kunmiksita kun timego—tamen mi malsukcesis ekspliki tiajn sentojn. Sensaco de stuporo ekpremis min dum mia rigardo postsekvis ŝiajn forirantajn paŝojn. Kiam iu pordo fermiĝis finfine post ŝi, mia rigardo serĉis instinkte kaj avide la vizaĝon de la frato—sed li kaŝintis ĝin en la manoj kaj mi rimarkis nur tion ke pli ol kutima paleco sterniĝis sur la marasmaj fingroj tra kiuj gutetis multaj pasiaj larmoj.

La malsano de Damo Madelino jam longan tempon rezistis la lertecon de ŝiaj kuracistoj. Konstanta apatio, iompostioma forvelkado de la persono, kaj oftaj kvankam efemeraj tendencoj de parte katalepsia karaktero estis la malkutima diagnozo. Ĝis nun ŝi kontraŭstaris senmanke la premon de sia malsano kaj malkonsentis finfine sin enlitigi; sed dum la vespero de mia alveno ĉe la domo, ŝi cedis (kiel ŝia frato min informis en la nokto kun nedirebla maltrankvilego) al la sterna potenco de la detruanto; kaj mi eksciis ke la ekvido ĝuita de mi pri ŝia persono estos sendube la lasta kiun mi ĝuos—ke la damon, almenaŭ en viva stato, mi ne plu vidos.

Dum pluraj sekvintaj tagoj ŝian nomon menciis nek Uŝero nek mi; kaj dum tiu periodo mi min okupis pri seriozaj klopodoj mildigi la melankolion de mia amiko. Ni kunpentris kaj kunlegis; aŭ mi aŭskultis, kvazaŭ en sonĝo, la sovaĝajn improvizadojn de lia parolanta gitaro. Kaj tial, dum pli kaj pli intima proksimeco kondukis min pli kaj pli senrezerve en la kaŝejojn de lia spirito, des pli amare mi konsciis la senutilon de ĉiu klopodo feliĉigi menson el kiu malheleco, kvazaŭ iminenta pozitiva valoro, elverŝiĝis sur ĉiujn objektojn de la morala kaj la fizika universo, en unu senĉesa radiado de malĝojo.

Ĉiam mi retenos memoraĵon pri la multaj solenaj horoj kiujn mi pasigis tiumaniere en soleco kun la mastro de Uŝero-Domo. Tamen malsukcese mi entreprenus transliveri ideon pri la preciza karaktero de la studoj aŭ la okupadoj en kiuj li min aktivigis aŭ al kiuj li malfermis al mi la vojon. Ekscitiĝema kaj ege kolerema idealismo ĵetis sulfuran glaceon sur ĉion. Liaj longaj improvizitaj lamentokantoj sin aŭdigos ĉiam en miaj oreloj. Inter aliaj kantoj, mi retenas dolorige en la menso apartan malkutiman perversaĵon kaj ampleksaĵon pri la sovaĝa melodio de la lasta valso de Fon-Vebero. El la pentraĵoj pri kiuj meditadis lia komplika fantazio, kaj kiuj kreskis, tuŝon post tuŝo, en svagecon pri kiu mi tremegis des pli entuziasme, ĉar mi tremegis sen konscii la kialon;—el la pentraĵoj (tiom vivecaj iliaj bildoj postrestas nun antaŭ mi) vane mi penadis eligi pli ol eta parto disponebla al la traktopovo de nuraj vortoj. Pro la nepra simpleco, pro la nudeco de siaj desegnaĵoj, li altiris kaj mirigis atenton. Se iam homa estaĵo pentris ideon, tiu estaĵo estis Roderiko Uŝero. Por mi almenaŭ—en la cirkonstancoj tiam min ĉirkaŭantaj—elleviĝis el la puraj abstraktaĵoj kiujn la hipokondriulo penadis ĵeti sur sian drelikon, intenseco de netolerebla mirego, de kiu nenian ombron mi sentis eĉ ĝis nun starante en kontemplado antaŭ la agnoskite brilaj tamen tro konkretaj revaĵoj de Fuselio.

Unu el la fantasmagoriaj konceptaĵoj de mia amiko, partoprenantan malpli rigide en la spirito de abstraktado, mi penadu priskribi, kvankam nur ombrakopie, en vortoj. Malgranda pentraĵo bildigis la internaĵon de ege longa kaj ortangula volbo aŭ tunelo, kun malaltaj muroj, glataj, blankaj, seninterrompaj, senaparataj. Kelkaj akcesoraj trajtoj de la desegnaĵo bone agis por komprenigi ke ĉi tiu elfosaĵo situas je ege profunda distanco sub la surfaco de la tero. Nenia elirejo videblis en iu ajn parto de ties vasta etendaĵo, kaj vidiĝis nenia torĉo nek alia artefarita lumfonto; tamen tajdego de intensaj radioj transruliĝis ĉie kaj banis la tutaĵon en makabra kaj maldeca pompo.

Mi ĵus parolis pri tiu morba stato de la aŭdnervo kiu netolerebligis al la suferanto ĉiun muzikon, krom kelkaj efektoj de kordinstrumentoj. Estis, eble, la mallarĝaj etendoj al kiuj li sin limigis sur la gitaro kiuj naskigis, grandaparte, la fantazian karakteron de liaj prezentadoj. Sed la arda facileco de liaj improvizadoj maleksplikeblis. Ili fontis, verŝajne, kaj en la notoj kaj en la vortoj de liaj strangaj fantaziaĵoj (ĉar ne malofte li sin akompanis per vortrimaj improvizaĵoj) el tiuj intensaj mensaj sinatento kaj koncentrado kiujn mi menciis antaŭe, observeblajn, laŭ mia diraĵo, nur dum apartaj momentoj de la plej alta artefarita ekscitiĝo. La vortojn de unu el tiuj rapsodioj mi facile memoras. Ĝi imponis al mi des pli forte, eble, tia kian li ĝin havigis al mi, ĉar en la suba aŭ mistika fluo de ties signifo mi kredis percepti, kaj je la unua fojo, plenan konscion ĉe Uŝero pri la ŝanceliĝado de lia altnivela racio sur ties trono. La versoj, kiuj titoliĝis "La Hantita Palaco," tekstis proksimume, se ne laŭvorte, jene:

I
En la plej verda el niaj valoj,
De bonaj anĝeloj enloĝata,
Foje bela kaj eleganta palaco—
Radianta palaco—levis la kapon.
En la dominio de monarko Penso—
Ĝi staris tie!
Neniam serafo etendis flugilon
Super teksaĵo eĉ duone tiel bela.

II
Standardoj flavaj, gloraj, orkoloraj,
Sur ties tegmento flirtis kaj ŝvebis;
(Tio—ĉio tio—okazis en la antikva
Tempo de multantaŭaj tagoj)
Kaj ĉiu delikata venteto kiu lantis,
En tiu dolĉa tiamo,
Laŭ la remparoj, plumhava kaj pala,
Foriris estiĝinte flugilhava odoro.

III
Vagpromenantoj en tiu feliĉa valo
Tra du brillumaj fenestroj vidis
Spiritojn moviĝantajn muzike
Laŭ bone agordita liutleĝo,
Ĉirkaŭ trono, kie sidante
(Nova Porfirio!)
En majesteco konforma kun lia gloro,
Videblis la estro de la regno.

IV
Kaj tute perl- kaj rubenbrila
Estis la bela palacopordego,
Tra kiu alvenis fluante, fluante, fluante
Kaj senĉese scintilante,
Eĥoaro kies sola plaĉa
Tasko estis laŭdkanti,
En voĉoj de supera beleco,
La spriton kaj la saĝecon de sia rego.

V
Sed malicaĵoj, en roboj de malĝojo,
Atakis la altan bienon de la monarko;
(Ho, ni lamentu, ĉar neniam nova mateno
Tagiĝos super li, ĉagrenito!)
Kaj, ĉirkaŭ lia loĝejo, la gloro
Kiu ruĝiĝis kaj ekfloris
Estas nur malhele memorita legendo
Pri enterigitaj tempoj.

VI
Kaj hodiaŭaj vojaĝantoj en tiu valo,
Tra la ruĝlumaj fenestroj, vidas
Vastajn formojn kiuj moviĝas fantazie
Laŭ disonanca melodio;
Dum, kvazaŭ rapida makabra rivero,
Tra la pala pordego,
Malbelega estaĵaro elhastas senĉese,
Kaj ridas—sed ne plu ridetas.

Mi bone memoras ke sugestoj estigitaj de tiu balado nin kondukis en pensvojon sur kiu evidentiĝis opinio de Uŝero kiun mi mencias malpli pro ties noveco (ĉar aliaj homoj tiel opiniis) ol pro la persisto kun kiu li ĝin proponis. Tiu opinio, en ties ĝenerala formo, asertis la sensivecon de ĉiuj vegetaĵoj. Sed, en lia malbonordita fantazio la opinio alprenis pli aŭdacan karakteron kaj transpaŝis, en kelkaj kondiĉoj, en la regnon de aferoj neorganikaj. Mankas al mi vortoj por esprimi la tutan etendon aŭ la sinceran entuziasmon de lia konvinko. La kredo tamen rilatis (kiel mi sugestetis antaŭe) al la grizaj ŝtonoj de la loĝejo de liaj antaŭpatroj. La kondiĉoj de la sensiveco plenumiĝis, li imagis, en la aranĝsistemo de tiuj ŝtonoj—en la ordo laŭ kiu ili estis apudmetitaj, kaj ankaŭ en tiu de la multaj fungoj sternitaj sur ili kaj de la putrintaj arboj ĉirkaŭstarantaj—antaŭ ĉio en la longtempa seninterrompa daŭro de tiu aranĝo kaj en ties duobligo en la trankvilaj akvoj de la lageto. La indicaro—la indicaro pri tiu sensiveco—videblis, li diris, (kaj ĉi tie mi eksaltetis dum li parolis) en la iompostioma tamen neprega kondensado de propra atmosfero ilia ĉirkaŭ la akvoj kaj la muroj. La rezulto elmontriĝis, li aldonis, en tiu silenta, tamen ĝenega kaj terura influo forminta dum jarcentoj la sortojn de lia familio, kaj farinta de li tion kion mi vidis—tion kio li nun estis. Komentadon tiaj opinioj malbezonas kaj neniajn komentojn mi faru.

Niaj libroj—la libroj konsistingintaj dum jaroj ne malgrandan parton de la mensa ekzisto de la malsanulo—nepre taŭgis, kiel oni rajtas supozi, al tiu fantoma karaktero. Ni kunstudis atentege verkojn kiel Verdverdo kaj Verdflavo de Graseto; Belfegoro de Makjavelio; Ĉielo kaj Infero de Svedenborgo; La Subtera Vojaĝo de Nikolao Klimo de Holbergo; Kiromancio de Roberto Fludo, tiun de Johano de Indaĝineo, kaj tiun de Delaĉambro; Vojaĝo en la Bluan Distancon de Tiko, kaj Urbo de la Suno de Kampanelo. Nia plej ŝatata volumo estis malgranda oktava eldono de Directorium Inquisitorium, de la Dominikano Ejmeriko de Ĝirono; kaj estis partaĵoj de Pomponius Mela, pri la malnovaj afrikaj satirusoj kaj egiptaĵoj super kiuj Uŝero sidis en primeditado dum horoj. Plejmulte plaĉis al li tamen tralegi precipe raran kaj kuriozan libron en kvartaj gotikaĵoj—manlibron de forgesita eklezio—Vigiliae Mortuorum Chorum Ecclesiae Maguntinae.

Mi malsukcesis malpensi pri la sovaĝa ceremoniaro de tiu verko kaj ties probabla influo sur la hipokondriulon kiam, iun vesperon, dirinte abrupte al mi ke Damo Madelino ne plu ekzistas, li deklaris sian intencon konservi ŝian kadavron dum du semajnoj (antaŭ ties fina enterigo) en unu el la multaj keloj situantaj interne de la ĉefmuroj de la konstruaĵo. La praktikan kialon tamen por tiu malkutima procedo mi pensis malhavi la rajton kontraŭstari. Kondukis la fraton al tiu decido (tiel li diris al mi) lia konsiderado pri la malkutima karaktero de la malsano de la mortinto, kelkaj maldiskretaj kaj avidaj demandoj flanke de ŝiaj kuracistoj, kaj la fora kaj malkaŝita loko de la familia tombejo. Mi malneu ke, rememorante la sinistran mienon de la homo kiun mi renkontis sur la ŝtuparo en la tago de mia alveno ĉe la domo, mi sentis nenian deziron malaprobi kion mi taksis plej favore maldanĝera kaj neniel kontraŭnatura antaŭzorgo.

Responde al la peto de Uŝero, personamane mi helpis lin aranĝi la provizoran entombigon. Kiam la kadavro ekestis en la ĉerko, ni ambaŭ, kaj nur ni, ĝin alportis al ties ripozejo. La kelo en kiu ni ĝin deponis (kaj kiu dum tiom longa tempo restintis en fermado ke niaj torĉoj, duonsufokite en ĝia prema atmosfero, disponigis al ni malmultan oportunon por kontrolado) estis malgranda, malseka kaj nepre malhavis rimedon per kiu enirigi lumon; lokiĝante, je granda profundeco, neprege sub tiu parto de la konstruaĵo kiun enestis mia persona ĉambraro. Ĝi plenumis, verŝajne, en foraj feŭdaj epokoj, la malbonegan rolon de karcero kaj, en postaj tagoj, tiun de deponejo por pulvo aŭ alia ege bruliva materio, ĉar parto de ties planko, kaj la tuta internaĵo de longa arkopasejo tra kiu ni ĝin atingis, estis zorge tegita je kupro. La pordego, farite el masiva fero, estis simile ŝirmita. Ĝia pezego faris malkutime akutan raspan sonon dum ĝi moviĝis sur siaj ĉarniroj.

Subenmetinte nian malĝojigan ŝarĝon sur stablojn en tiu regiono de hororo, ni iom flankenturnis la ankoraŭ malŝraŭbitan kovrilon de la ĉerko kaj rigardis la vizaĝon de la enloĝanto. Rimarkinda simileco inter frato kaj fratino nun je la unua fojo altiris mian atenton; kaj Uŝero, diveninte eble miajn pensojn, elmurmuris kelkajn vortojn informantajn ke la mortinto kaj li estis geĝemeloj kaj ke ĉiam ekzistis inter ili simpatioj de apenaŭ komprenebla karaktero. Niaj rigardoj restis tamen malmultlonge sur la virino—ĉar maleblis ŝin rigardi senmire. La malsano tiel entombiginta ŝin en la pleneco de la juneco, postlasis, kiel ofte okazas en ĉiuj malsanoj de ege katalepsia karaktero, la similaĵon de pala ruĝiĝo sur la brusto kaj la vizaĝo, kaj sur la lipoj tiun suspektinde lantan rideton kiu estas tiel terura en la morto. Ni remetis kaj ŝraŭbfiksis la kovrilon kaj, ŝlosinte la feran pordegon, sekvis nian vojon, penadege, ĝis la apenaŭ malpli malgajajn ĉambrarojn de la supra parto de la domo.

Kaj nun, post kelkaj tagoj de amara lamentado, videbla ŝanĝiĝo agis sur la trajtojn de la mensa malsano de mia amiko. Lia kutima maniero malaperis. Siajn ordinarajn okupojn li malatentis aŭ forgesis. Li vagiradis de ĉambro al ĉambro kun hasta, malkonstanta kaj sencela paŝo. La paleco de lia vizaĝo alprenis, se tiaĵo eblas, pli makabran koloron—sed la lumeco de liaj okuloj nepre estingiĝintis. La antaŭe malofta raŭketeco de lia voĉo ne plu aŭdiĝis; kaj tremega vibradeto, kvazaŭ kaŭzite de nepra teruro, karakterizis seninterrompe lian eldiradon. Estis momentoj, efektive, kiam mi pensis ke lia senĉese agitata menso baraktas sub la pezo de iu premega sekreto por malkovri kiun li penadas naskigi la bezonatan kuraĝon. Alifoje mi devis konkludi ke ĉio nur fontas el la malklarigeblaj kapricoj de la frenezio, ĉar mi vidis lin spektadi malplenejojn dum horoj, en pozo de la plej profunda atento, kvazaŭ aŭskultante iun imagan sonon. Malmirinde estas ke lia kondiĉo min teruris—min infektis. Mi sentis supervenketi min, ŝtelpaŝe sed konstantaritme, la sovaĝajn influojn de liaj personaj fantaziaj tamen imponegaj superstiĉoj.

Estis precipe, kiam mi enlitiĝis malfruhore en la nokto de la sep-oka tago post kiam ni deponis Damon Madelinon en la karceron, ke mi spertis la plenan potencon de tiaj sentoj. La dormo malkonsentis alproksimiĝi mian liton—dum pli kaj pli forlantis la horoj. Mi penadis nuligi per logika rezonado la nervozecon kiu min regis. Mi strebis kredi ke pri granda parto, se ne pri la tutaĵo de tio kion mi sentis, respondecas la mistifika influo de la morna meblaro de la ĉambro—la malhelaj kaj ĉifonigitaj drapaĵoj kiuj, torture ekvigligite far la spirado de leviĝanta ŝtormo, ŝanceliĝis maltrankvile tien kaj reen sur la muroj kaj susuris malcerte inter la ornamaĵoj de la lito. Sed miaj klopodoj vanis. Malbridebla tremado invadis iom post iom mian korpon; kaj, finfine, sur mian koron mem sidiĝis inkubo de nepre senkiala timo. Forskuante tion per anhelo kaj luktogesto, mi min levis sur la kusenoj kaj, sincerege fiksrigardante la intensan malhelon de la ĉambro, aŭskultis—mi malscias la kialon, sed instinkta spirito min instigis—kelkajn mallaŭtajn kaj malklarajn sonojn devenantajn, tra la paŭzoj de la ŝtormo, kaj je longaj intertempoj, mi malsciis de kie. Supervenkite de intensa sento de hororo, neklarigebla kaj netolerebla, ĵethaste mi vestiĝis (ĉar mi pensis ne plu povi dormi dum la nokto) kaj strebis min eligi el la lamentinda kondiĉo en kiun mi falintis, per rapida ĉirkaŭpromenado, tien kaj reen , en la ĉambraro.

Mi plenumis nur kelkajn ĉirkaŭiradojn en tiu maniero kiam malpeza paŝsono sur najbara ŝtuparo min atentigis. Baldaŭ mi ĝin rekonis kiel tiun de Uŝero. La sekvintan momenton li frapsonis, kun delikata tuŝo, ĉe mia pordo kaj eniris, portante lampon. Lia vizaĝo estis, kiel kutime, kadavre pala—sed aldone enestis lian rigardon speco de freneza ĝojego—en lia tuta konduto vidiĝis speco de verŝajne retenita histerio. Lia maniero min konsternegis—sed io ajn prefereblis al la soleco kiun mi tolerintis dum tiom longa tempo, kaj mi eĉ antaŭĝuis lian kuneston kiel konsolon.

"Kaj ĉu vi ĝin ne vidis?" li diris abrupte, ĉirkaŭrigardinte fikse en silento dum kelkaj momentoj—"ĉu tial vi ne vidis ĝin?—nu, atendu! ĝin vi ja vidos." Tiel parolinte, kaj zorge ŝirminte sian lampon, li hastis al unu el la fenestroklapoj kaj ĵetgeste malfermis ĝin libere antaŭ la ŝtormo.

La impeta kolerego de la eniranta vento preskaŭ nin levis de sur la piedoj. Temis, efektive, pri ŝtorma tamen severe bela nokto, nokto sovaĝe aparta pro sia teruro kaj sia beleco. Verŝajne kirlventego kunamasigintis sian potencon en nia ĉirkaŭejo; ĉar okazis oftaj kaj fortegaj ŝanĝiĝoj de la blovdirekto de la vento; kaj la preterkutima denseco de la nuboj (kiuj pendis tiel malsupre ke ili premis la turetojn de la domo) ne malhelpis nin percepti la vivecan viglecon je kiuj ili flugis de ĉiuj punktoj unuj kontraŭ la aliajn, sen foriri en la distancon. Mi diras ke eĉ ilia preterkutima denseco ne malhelpis nin percepti tion—tamen ni ĝuis nenian ekvidon pri la luno aŭ la steloj—nek okazis iu ajn ekbrilo de fulmo. Sed la subaj surfacoj de la enormaj kunamasoj de agitita vaporo, aldone al ĉiuj surteraj objektoj nin proksime ĉirkaŭantaj, ardis en la kontraŭnatura lumo de malklare scintila kaj klare videbla gasa elspiraĵo kiu ĉirkaŭpendis kaj vualis la domegon.

"Vi malrigardu—vi nepre malrigardu tion!" mi diris, tremegante, al Uŝero, dum mi lin kondukis, kun delikata perforto, de la fenestro ĝis seĝo. "Ĉi tiuj aperaĵoj, kiuj vin konsternas, estas nur ne malkutimaj elektraj fenomenoj—aŭ povas esti ke ilia makabra naskiĝo fontas el la fetora miasmo de la lageto. Ni fermu tiun klapon; la aero estas malvarmiga kaj minacas vian korpon. Jen estas unu el viaj plej ŝatataj aventurromanoj. Mi legu kaj vi aŭskultu; kaj tiel kune ni forpasigu ĉi tiun teruran nokton."

La antikva volumo enmanigita de mi estis Freneza Rendevuo de Kavaliro Lanceloto Kaningo; sed pli por maltaŭga ŝerco ol por serioza aserto mi nomis ĝin plej ŝatata libro de Uŝero; ĉar, efektive, ĝia maldeca kaj senimaga longeco enhavis malmulton povantan interesi la altan kaj spiritan idealecon de mia amiko. Ĝi estis tamen la sola ĉemana libro; kaj mi nutris svagan esperon ke en la ekstremismo mem de la malsaĝaĵo kiun mi deziris legi (ĉar la historio de mensaj malsanoj plenas je similaj anomalioj) trovos malstreĉiĝon la ekscitiĝo nun agitanta la hipokondriulon. Se mi kuraĝintus taksi la situacion, efektive, laŭ la freneza trostreĉita mieno de entuziasmo kun kiu li aŭskultis, aŭ ŝajnigis aŭskulti, la vortojn de la rakonto, eble mi rajtintus min gratuli pri la sukceso de mia procedo.

Mi alvenintis tiun bone konatan parton de la rakonto kie Etelredo, heroo de la Rendevuo, malsukcesinte peti pacan eniron en la loĝejon de la ermito, entreprenas eniri perforte. Ĉi tie, oni memoru, la rakonto tekstas jene:

"Kaj Etelredo, kiu havis nature kuraĝan koron kaj kiu estis nun des pli forta pro la potenco de la vino kiun li trinkintis, ne plu prokrastis alparoli la ermiton, kiu havis, verdire, obstinan kaj malican karakteron, sed, sentante la pluvon sur siajn ŝultrojn, kaj timante pligrandiĝon de la ŝtormo, levis senhezite sian klabon, kaj, per batoj, rapide faris malfermaĵon por sia gantita mano en la lignaĵoj de la pordo; kaj nun tirante fortege, li tiel fendis kaj frakasis kaj disigis ĉion ke la bruo de la seka kaj kavsona ligno forsendis eĥoan alarmsignalon en la tutan arbaron."

Je la fino de tiu frazo mi eksaltetis kaj, dum momento, paŭzis; ĉar ŝajnis al mi (kvankam tujege mi konkludis ke mia ekscitita fantazio min trompis)—ŝajnis al mi ke, el iu forega parto de la domego atingis, malklare, miajn orelojn, io povanta esti, en sia preciza simileco de karaktero, la eĥado (tamen sufokita kaj mallaŭta, kompreneble) de la krak- kaj frakassonoj mem kiujn Kavaliro Lanceloto tiom zorgadetale priskribis. Estis, sendube, nur la koincido kiu fikstenis mian atenton; ĉar, inter la klakado de la fenestroklapoj kaj la kutimaj kunmiksitaj bruoj de la ade plifortiĝanta ŝtormo, la sono enhavis en si mem nenion, certe, rajtantan min interesi aŭ perturbi. Mi daŭrigis la rakonton:

"Sed la brava ĉampiono Etelredo, nun trairinte la pordon, ege koleriĝis kaj mistifikiĝis perceptante nenian signon pri la malica ermito; sed, anstataŭe, renkontante drakon de skvama kaj granddimensia aspekto kaj fajra lango, sidantan en gardpozo antaŭ palaco de oro, kun planko de arĝento; kaj sur la muro pendis ŝildo de brila latuno surportanta tiun surskribon:
Konkerinto estas kiu ĉi-tien eniras;
Gajnos la ŝildon kiu pereigos la drakon;
kaj Etelredo levis la klabon kaj frapis la kapon de la drako, kiu falis antaŭ li, kaj liveris sian pestan spiradon kun ŝirkriego tiel terura kaj raŭka, kaj krome tiel penetranta, ke Etelredo sentis la deziron manfermi la orelojn kontraŭ ties timigega bruo, kies ekvivalento neniam antaŭe aŭdiĝis."

Ĉi tie denove mi paŭzis abrupte, kaj spertis nun senton de sovaĝa mirego—ĉar nepre maleblis dubi, en la nuna kazo, ke efektive mi aŭdis (kvankam el kiu direkto ĝi fontis mi malsukcesis diri) mallaŭtan kaj ŝajne foran, tamen raŭkan, daŭran kaj preterkutiman kri- aŭ gratsonon—la nepran ekvivalenton de tio kion mia imago jam naskigis por la kontraŭnatura kriego de la drako tia kian priskribis la rakontisto.

Premite, kiel mi ja estis, je la okazo de la dua kaj eksterordinarega koincido, far mil kontraŭstarantaj sensacoj, en kiuj superis miro kaj terurego, mi retenis tamen sufiĉan spiritopretecon por eviti eksciti, per iu ajn komento, la sentivan nervozecon de mia kunestanto. Mi nepre malcertis ĉu li rimarkis la koncernajn sonojn; kvankam, efektive, dum la lastaj kelkaj minutoj okazis stranga ŝanĝiĝo en lia konduto. De pozicio alfrontinta la mian, iom post iom li ĉirkaŭmovis sian seĝon ĝis ĝin postenigi en alfrontado al la ĉambropordo; tial mi ĝuis nur duonvidon pri liaj trajtoj kvankam mi konsciis ke liaj lipoj tremetas, kvazaŭ en neaŭdebla murmurado. Lia kapo falintis sur sian bruston—sed mi certis ke li ne estas en la dormo, pro la larĝa kaj rigida malfermaĵo de la okulo kiam mi ekvidetis ĝin en profilo. La emocio de lia korpo, cetere, malakordis kun tiu pensado—ĉar li ŝanceliĝis de flanko al flanko kun delikata tamen konstanta kaj senŝanĝa svingado. Rapide konsciinte pri ĉio tio, mi reprenis la rakonton de Lanceloto, kiu tekstis jene:

"Kaj nun la ĉampiono, eskapinte el la terura furiozo de la drako, pripensante la latunan ŝildon kaj la rompon de la ĉarmo ĝin surkuŝanta, forigis la kadavron de sur la vojo antaŭ si kaj alproksimiĝis kuraĝe trans la arĝentan pavimon de la kastelo ĝis la muro kie pendis la ŝildo; kiu verdire ne atendis lian finalvenon, sed sin faligis ĉe liaj piedoj sur la arĝentan plankon kun grandega kaj sonorega bruaĉo."

Tujege post kiam tiuj silaboj trapasis miajn lipojn—kvazaŭ efektive en tiu momento latuna ŝildo falis peze sur arĝentan plankon—mi perceptis distingan, kavsonan, metalan kaj sonoregan, sed ŝajne dampitan reeĥadon. Entute maltrankviligite, mi stariĝis eksalte; sed la konstanta sinlulado de Uŝero daŭris seninterrompe. Mi alhastis la seĝon sur kiu li sidis. Lia rigardo estis fiksfleksita antaŭ li kaj tra lia tuta vizaĝo regis ŝtona rigideco. Sed, dum mi metis la manon sur lian ŝultron, forta tremego skuis lian tutan korpon; malsaneca rideto tremetis ĉirkaŭ liaj lipoj; kaj mi vidis ke li parolas en mallaŭta, hasta, galimatia murmurado, kvazaŭ malkonsciante pri mia ĉeesto. Kliniĝante proksime super li, finfine mi komprenis la teruran signifon de liaj vortoj.

"Malaŭdi ĝin?—tute kontraŭe, mi ja aŭdas ĝin kaj jam antaŭe ĝin aŭdis. De longaj—longaj—longaj—multaj minutoj, multaj horoj, multaj tagoj, mi aŭdas ĝin—tamen mi malkuraĝis—ho, kompatu min, mizeran mizerulon kiu mi estas!—mankis al mi la kuraĝo—mankis la kuraĝo ekparoli! Ni entombigis ŝin viva! Ĉu mi ne diris ke miaj sensoj estas akutaj? Mi nun diru al vi ke mi aŭdis ŝiajn unuajn malfortajn moviĝojn en la kava ĉerko. Mi aŭdis ilin—antaŭ multaj, multaj tagoj—tamen mankis al mi la kuraĝo—mankis la kuraĝo ekparoli! Kaj nun—hodiaŭnokte—Etelredo—ho! ho!—la rompo de la pordo de la ermito, kaj la mortokriego de la drako, kaj la sonorego de la ŝildo!—ni diru, anstataŭe, la frakaso de ŝia ĉerko kaj la grincado de la feraj ĉarniroj de la karcero kaj ŝiaj baraktoj interne de la latuntegita arkopasejo de la kelo! Ho, kien mi forrapidu? Ĉu baldaŭege ŝi ne aperos ĉi tie? Ĉu ŝi ne hastas por riproĉi min pri mia senkonsiderado? Ĉu mi ne aŭdis ŝiajn paŝojn sur la ŝtuparo?—Ĉu mi ne perceptas tiun pezan kaj teruran batadon de ŝia koro? FRENEZULO!" Ĉi tie li saltstariĝis furioze, elkriegante siajn silabojn, kvazaŭ en la strebado li rezignus sian animon. "FRENEZULO! MI DIRAS AL VI KE ŜI NUN STARAS ALIFLANKE DE LA PORDO!"

Kvazaŭ en la preterhoma energio de lia eldiro eltroviĝis la potenco de iu sorĉo—la grandegaj antikvaj paneloj kiujn la parolinto indikis pergeste, malfermis malrapide, en tiu momento, siajn pezegajn kaj ebonajn makzelojn. Tio estis la faro de la hastega ekblovo—sed tiam ekstere de tiuj pordoj ja staris la alta kaj envolvita figuro de Damo Madelino de Uŝero. Estis sango sur ŝiaj blankaj roboj kaj la indicoj de kruela luktado sur ĉiu haŭtero de ŝia marasmigita framo. Dum momento ŝi restis tremante kaj ŝanceliĝante de flanko al flanko sur la sojlo, tiam, kun mallaŭta ĝemanta krio, enfalis pezege sur la korpon de sia frato kaj en siaj perfortaj kaj nun finaj mortodoloregoj, lin faligis surplanken, kadavron kaj viktimon de la teruroj kiujn li antaŭtimis.

El tiu ĉambro kaj el tiu domego mi fuĝis konsternigite. La ŝtormo daŭre agis kun sia tuta furiozo dum mi min trovis transiranta la malnovan digvojon. Subite pafiris laŭ la vojo sovaĝa lumo kaj mi turniĝis por vidi de kie devenis tiel malkutima brilego; ĉar restis malantaŭ mi nur la vasta domo kaj ties ombroj. La brilego fontis el plena, subiĝanta, sangoruĝa luno kiu nun scintilis klarege tra tiu antaŭe apenaŭ videbla fendiĝo kiu, laŭ mia pli frua priskribo, etendiĝis ekde la tegmento de la konstruaĵo, en zigzaga direkto, ĝis ties bazo. Dum mi spektadis, tiu fendiĝo plilarĝiĝis rapidege—sentiĝis feroca ekspiro de la kirlvento—la tuta orbo de la satelito aperis subite antaŭ mia rigardo—mia cerbo ŝanceliĝis dum mi vidis disiĝi hastege la potencajn murojn—aŭdiĝis longa tumulta kriegado kvazaŭ la sono de mil akvoj—kaj la profunda kaj mucida lageto ĉe miaj piedoj fermiĝis moroze kaj silente sur la eroj de "UŜERO-DOMO."
La Rando

There. Wasn't that good? Next time it will be Hawthorne's The House of the Seven Gables. And I will be translating and replacing all the earlier posts here. Unless you smarten up, finally. You don't know how lucky you've been. It's sickening.


J

2 comments:

Anonymous said...

Dude,
iafoje gxia do multa easier al sxtopi following iu ol al batali la bona batali kaj havi al traduki cxio.

Jack H said...

estas, ne gxia...

pli facila cxesi sekvi...

ol batali la batalo bona...

havi traduki...